kontakto - por chiuj viaj kontaktoj
www.kontakto.info
kontakto - por chiuj viaj kontaktoj
eo
fr
hu
??

www.kontakto.info Vojaghoj esperanto-en-mauricio


Esperanto en Mauricio
   Esperanto en Mauricio   

Soirée mauricienne à Lausanne, Suisse, ** 06-03-2004 ** Mauricia vesperfesto, Lausanne, Svislando
Découvrez les photos de la soirée
Malkovru fotojn pri festo
Tour de l'île Maurice en vélo ** Bicikle malkovri Mauricion
Tour de l'île * 2005 * Bicikle malkovru Mauricion!


ESPERANTO en MAURICIO
Mauricio kiel pluretna insullando estas bonega tereno por Esperanto. Post longa kaj vana serchado pri esperantistoj en Mauricio, Kontakto.info decidis lanchi agadon por Esperanto favore al la insulanoj. La tuto estas planita lau analizo de diversaj intervenebloj kaj de la situacio aktuala, ne temas pri subita ekago.

PLANADO
Grava elemento de la agadplano estas baldaua vojagho al Mauricio de esperanto-instruisto, sperta pri organizado de kursoj kaj instruado en tropika lando.

KREI LA BEZONON
Kiel agas komercistoj, politikistoj ... ? ili konvinkas vin pri iu bezono por povi vendi al vi siajn varojn. Eble vi neniam pensis pri ghi, sed vi jam tiom ofte audis, vidis (laudajn) informojn pri la bezonotajho, tiom multe iuj rakontis pri siaj eksterordinaraj spertoj kun la *magiajho* ke vi iun tagon ne plu rezistas kaj tute nature alproprigas la altruditajhon.
Kial ne informi pri Esperanto en tiu maniero, ke la agado kreu la bezonon, motivon, deziron kaj fine decidigu pri alproprigo de la lingvo kaj pri membrigho en *Esperantio*? Des pli ke temas chi tie pri io vere *vendinda*, kultura valoro.

LA UNUAJ PASHOJ
- Unu el la elementoj de la agado estis enkonduko de la temo *Esperanto en Mauricio* (en la franca kaj en la angla), en tre vizitata forumo de mauricianoj:
www.ile-maurice.com/forum.old/forum.cgi, kaj la unuaj vizitoj, reagoj komencas alveni. Estus bone, se pluraj anglalingvaj kaj franclingvaj esperantistoj alparolus la forumon 1) por plivigligi la diskuton, 2) por alporti diversajn vidpunktojn, spertojn kaj tiel helpi al motivado de la insulanoj.

LA DAURIGO
- Post iom da tempo evidentighis ke en tiu forumo reta partoprenas chefe mauricianoj loghantaj ekster la insulo. Tial ni esploris aliajn eblojn pri pretigo de la agado surloka. Nun ni havas tre bonajn kontaktojn kun mauricianoj, aktivaj kulturaj organizantoj en Europo, kiuj samtempe povas helpi nin en la pashoj Mauricie.

AKTUALAJ ATINGOJ
- La rezultoj de tiu longdaura kaj pacienca pretigo komencas aperi kaj en Europo kaj en Mauricio. Niaj kontaktoj kun mauricia KD-produktanto en Svislando, Madir Muzika Produktado (MMP), alportis siajn unuajn fruktojn:
Fine de julio 2005 estis registrita en Mauricio la unua kanzono kiun juna kantistino mauricia kantas en Esperanto. Temas pri fama artista familio en mauricio kaj tiel ni povas paroli pri grava atingo, kiu certe favore influas la poresperantan agadon en Mauricio.
Samtempe ni kreis la esperantan fakon de la KD-produktanta firmao, kiu ofte organizas diversajn kulturajn folklorajn eventojn por la mauricia komunumo Svislande (kaj ne nur por ili). Pli da detaloj estas legeblaj en la Forumo de la MMP-retejo. Reagu, partoprenu!

DAURA INFORMADO
- La dissendlisto che jahugrupoj pluvivas, chiu kunagemulo estas bonvena tie: http://groups.yahoo.com/group/esperanto-en-mauricio Alighu per sendo de malplena mesagho al:

BONVENON!
Kunagu lau viaj maniero kaj ebloj: chu por via plezuro: povi baldau gastighi che mauriciaj esperantistoj, chu pro via entuziasmo deziri disvastigi la lingvon kaj la kulturon esperantajn, chu pro aliaj kialoj, motivoj, viaj konsiloj, spertpriskriboj (oni ne povas transdoni/preni spertojn, oni devas travivi ilin), ideoj kaj alimaniera apogo estas bonvenaj!

Esperanto en Mauricio
http://www.kontakto.info/



Jahu-grupoj: Esperanto en Mauricio ... alighu!
Alighu al esperanto-en-mauricio
© 2003-2005 www.kontakto.info      

www.kontakto.info estas listigita en Kouik's Parade che la svisa portalo: www.kouik.ch. Klaku > chi tien < por helpi nin diskonigi Esperanton! Alveninte en la liston "Kouik's Parade", re-klaku al "kontakto". Dankon.