Svisaj parlamentanoj proponas la Nobel Pacpremion por UEA

Svisaj parlamentanoj proponas la Nobel Pacpremion
por Universala Esperanto-Asocio (UEA)

Radio Suisse Romande La Première Espéranto: prix Nobel de la paix? -  RSR La 1ère, Forums 22.11.2007 18:00 | Radio RTN Neuchâtel : 22.11.07, 18h00 Radio RTN Neuchâtel: L'espéranto candidat au Nobel de la paix | Télévision Canal Alpha, Neuchâtel, Journal régional, 22.11.2007TV Canal Alpha, Neuchâtel, Journal régional, 22.11.2007

Esperanta_flagoSvisa_flago

Ressources:

Mme Gisèle Ory, conseillère aux Etats

Mme Francine John-Calame, conseillère nationale

Mme Mireille Grosjean, co-présidente de la Société Suisse d'Espéranto (SES)

Société Suisse d'Espéranto (SES)
www.esperanto.ch/ses


Association Mondiale d'Espéranto (UEA):
www.uea.org


Résolution spéciale de l'UNESCO consacrée à l'espéranto, Montevideo, 1954. (pages 38-39)

Résolution de l'UNESCO après 30 ans de collaboration, Sofia, 1985. (pages 73-74)

L'ESPERANTO (la langue internationale) a 120 ans

Un congrès mondial sans interprètes à Yokohama

L'espéranto est une langue qui s'apprend rapidement! Concours destiné aux jeunes

Informations sur l'espéranto en 62 langues:
www.esperanto.net


Les langues: un défi
http://www.claude-piron.ch/medias.html
(série de vidéos par Claude Piron)


Claude Gacond: Un humanisme mondialiste - penser autrement:
www.esperanto-gacond.ch/f_1_1.htm


Cours gratuit d'espéranto sur Internet:
www.lernu.net


Esperanto perkoresponde
L'Espéranto par correspondance
Case postale 480,
CH-2301 La Chaux-de-Fonds.
Tél. +41 32 967 68 55 ou +41 32 926 52 32,
claude.gacond(chez)ne.ch

esperanto | deutsch | español | français | italiano | magyarul | nederlands | по-руÑÑки | po polsku | telugu |

Gazetara konferenco de ĵaŭdo, 22 novembro 2007, 13h00
CDELI, Biblioteko de la Urbo, La Chaux-de-Fonds, Svislando.


  Esperanto estas la lingvo de paco. Ĝi ebligas kontaktojn demokratajn, ĉar la dialogantoj estas egalrajtaj pro tio ke Esperanto ne havas politikajn aŭ historiajn ligojn kun iu ŝtato. Lingvo de iu nacio ne povas esti lingvo internacia. Tiukaze la denaskaj parolantoj de tiu lingvo havus avantaĝon vidalvide al personoj el aliaj nacioj. Eŭropa Unio komprenis tion kaj privilegias neniun lingvon rilate al aliaj, sed el tio rezultas tre signifaj elspezoj kaj nekontentiga komunikado pro la tradukado.

  En Afganio, Esperanto estas instruata en rifuĝejoj kiel "Lingvo de la paco". Ĝi permesas agi sen malamikaj sentoj akiritaj pro historiaj kialoj. En la tendaroj de junuloj el Japanio kaj Koreo, Esperanto kreas novajn kontaktojn surbaze de egaleco. La Internacia Lingvo, instruata kune kun komputilaj konoj al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, ebligas al ili spertointerŝanĝon pri protektado kaj validigo de siaj rajtoj.

  UNESKO bone komprenis ke Esperanto havas la samajn celojn kiel ĝi: libera cirkulado de informoj ĝenerale kaj progreso en la edukado, en la sciencoj kaj kulture. Pro tio, la monda organizo voĉdonis du rezoluciojn, en 1954 kaj en 1985, atentigante pri la pozitivaj klopodoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

  UEA festos sian centjariĝon en 2008. Pro tiu okazo kaj pro la jam menciitaj kialoj, ĝi estos proponita kandidato por la Nobel Pacpremio. Tion rajtas iniciati nur parlamentanoj de agnoskitaj ŝtatoj. Tiel faris S-inoj Gisèle Ory, ano de la svisa ŝtatara konsilio, kaj Francine John-Calame, ano de la svisa nacia konsilio. Ilia letero foriris al Oslo antaŭ kelkaj tagoj.

  Gazetara konferenco kunvenigos en CDELI la du svisajn parlamentaninojn kaj S-inon Mireille Grosjean, kun-prezidantino de Svisa Esperanto-Societo, la 22-an de novembro 2007, je 13h00.

Les Brenets, la 15-an de novembro 2007


CDELI: Centre de Documentation et d'Etude sur la Langue Internationale,
Biblioteko de la Urbo, rue du Progrès 33, CH-2300 La Chaux-de-Fonds.
Tel. +41 32 967 68 42
Kontakto: S-ino Mireille Grosjean, Svisa Esperanto-Societo, cp 9, CH-2416 Les Brenets, tel. +41 32 932 18 88, retadreso: mireille.grosjean(ĉe)rpn.ch


Gazetara komuniko de Svisa Esperanto-Societo (SES), cp 9, CH-2416 Les Brenets, Svislando | www.esperan.to/ses


www.kontakto.info est classé dans la liste de Kouik's Palmarès sur le portail de l'internet romand: www.kouik.ch. Cliquez ici pour voir des sites populaires!